Wael Al-Mahdi
Iu penso, iu ŝtuparo.
Ĉielen, ne paradizen.
Iu strukturo, ne suspektita
En silento alimonda kaŝita.
Obskure. Neniu memo, neniu alia.
Neniu spegulo homa.
Tie ĉi, neniu movado
Kaj la blindaj lensoj vidas.
Kion vi volas?
Respondo ne estas: Nenio.
Nek estas: Io.
Respondo: volo ne estas neceso.
Ĉu sur monto? Ne.
Monto estas kruda vorto.
Ĝi vundas la histon
De tiu nova mondo.
Volo ne volas.
Kaj rifuzas obei.
Kion la grimpisto faros
Je montpiedo?
Doloro, volo
Jen sama, jen aparta
Nur la distingilo
Kapablas distingi.
Onia kreado. Ĉu vere la onia?
En lago de aĉo oni naĝas
Volante flugi
Sed la volo flugis.
Solo. Ĉu eterna?
Volo. Ĉu negita?
Kio okazis?
Oni palpebrumas.
One Response to Nekonita Spaco
Leave a Reply Cancel reply
Categories
- Art (3)
- Elia's Discourses (7)
- Esperanto (3)
- My articles (35)
- Poetry (12)
- Uncategorized (1)




Saluton Vaelo!
Cxu vi memoras pri mi? Mi estas Angxelo, la esperantisto el Sicilio.
La vivo portis min for de Esperanto dum kelkaj jaroj, sed la sama vivo, neantauxvideble, nun portas min en la Gulfo pro laboraj aferoj: mi estas en Dubajo nun!
Kaj kio pri vi? Kiel vi fartas, kiel vi estas, kion vi faras kaj kio… k.t.p.?
Gxis la reskribo,
Angxelo.